| blazono | mapo |
|---|---|
![]() | |
| Bazaj datumoj | |
| Federacia Lando: | |
| Distriktaro: | |
| administra urbo: | Zirndorf |
| areo: | 307 km² |
| loĝantoj: | 117 787 (fine de decembro 2025) |
| loĝantoj po km²: | 372 |
| aŭtokodo: | FÜ |
| municipokodo: | 09 5 73 |
| komunumoj: | 14 |
| administreja adreso: | Im Pinderpark 2 90513 Zirndorf |
La distrikto Fürth situas en la distriktaro Meza Frankonio (Mittelfranken) de la germana federacia lando Bavario. La distrikto havas areon de 307 km², kaj fine de decembro 2025 ĝi havis 117 787 loĝantojn.
Najbaras norde la distrikto Erlangen-Höchstadt, oriente la eksterdistriktaj grandurboj Nürnberg kaj Fürth, sude la distrikto Roth, sudokcidente la distrikto Ansbach kaj nordokcidente la distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim.
Administra centro de la distrikto estas la urbo Zirndorf. Ekster la regiono la urbo konatas aparte pro tio, ke ĉi tie estas la centralo de la firmao Playmobil, kiu produktas karakterizan serion de infanludiloj. Krom la produktejo en la urbo ankaŭ situas granda porinfana amuzoparko dediĉita al la Playmobil-ludiloj.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]|
Urboj Merkataj komunumoj |
Neurbaj komunumoj |
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala reta paĝo de la distrikto, germanlingva Arkivigite je 2008-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||
