◐ Shell
reader mode source ↗
Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeth Bear
Persona informo
Elizabeth Bear
Naskonomo Sarah Bear Elizabeth Wishnevsky
Naskiĝo 22-an de septembro 1971 (1971-09-22) (54-jaraĝa)
en Hartford, Konektikuto
Lingvoj usona angla angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Konetikuto Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Scott Lynch (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Sarah Bear vd
Okupo romanisto
aŭtoro
verkisto
sciencfikcia verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2004– vd
Verkado
Verkoj Hammered 
Tideline vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sarah Bear Elizabeth WISHNEVSKY (naskita la 22-an de septembro 1971, en Hartford, Konektikuto) estas usona romanverkistino, kiu verkas ĉefe sciencfikcion kaj fantazion sub la nomo Elizabeth Bear. Ŝi estis honorita per la Premio John W. Campbell por Plej Bona Nova Verkisto en 2005, la Premio Hugo por Plej Bona Novelo por "Tideline" en 2008, kaj la Premio Hugo por Plej Bona Noveleto por "Shoggoths in Bloom" en 2009.[1] Tio faras ŝin unu el nur kvin gajnintoj de la Premio John W. Campbell, kiuj gajnis plurajn Premiojn Hugo (la aliaj estas C.J. Cherryh, Orson Scott Card, Spider Robinson, kaj Ted Chiang).

Bear estas de ukraina kaj sveda deveno; kelkaj el liaj prapatroj asertas esti devenaj de la vikingoj.

Ŝia unua romano, Hammered, estis publikigita en januaro 2005, sekvata de Scardown en julio kaj Worldwired en novembro de la sama jaro. La trilogio centriĝas ĉirkaŭ la kanada ĉefserĝento Jenny Casey, kiu ankaŭ estas la ĉefrolulo en la novelo Gone to Flowers . Hammered gajnis la Locus-premion de 2006 por Plej Bona Unua Romano.

La novelaro The Chains That You Refuse estis eldonita de Night Shade Books en majo 2006. Blood and Iron, la unua libro en la fantazia serio The Promethean Age, estis eldonita la 27-an de junio 2006. Ŝi ankaŭ estas kunaŭtoro de la televida serio Shadow Unit.

En 2008, ŝi donacis sian arkivon al la Fako de Raraj Libroj kaj Specialaj Kolektoj ĉe la Universitato de Norda Ilinojso.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 2009 Hugo Awards. www.locusmag.com (2009-08-09). Arkivita el la originalo je 2009-03-26.
  2. Elizabeth Bear Papers, 2005- 2011. Northern Illinois University (2008-04-18). Arkivita el la originalo je 2018-07-15. Alirita 2015-09-01 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]